Augusta Treverorum

Augusta Treverorum (latine por „urbo de Augustus en la lando de la treveroj“) estis romia urbo ĉe la Mozelo, el kiu post la kolapso de la romia imperio pli poste evoluiĝis la hodiaŭa Treviro. Ĝi ekde la 2-a jardeko antaŭ nia erao apartenis al la romia provinco Gallia Belgica de la Romia Imperio, kiu ĝis la jaro 85 ankaŭ respondecis pri defendado de la imperia limo ĉe la riverego Rejno. Poste ekde la jaro 85 ĝi havis proksimajn konektojn al la tiam aldone kreita romia provinco Germania Inferior. La fondo de la urbo estis inter la konstruado de la unua Trevira romia ponto (18/17 a. K.) ĉe la Mozelo kaj la fino de la regtempo de Aŭgusto Cezaro (30 a. K. ĝis 14 p. K.) - tial ĝi baptiĝis laŭ la cezaro. En la imperiestra tempo Treviro estis la ĉefa urbo de la „Civitas” (civito) de la treveroj, kie loĝis pluraj dekmil homoj.

Romia Treviro akiris apartan gravecon en malfrua antikveco, kiam inter la malfrua 4-a kaj la fino de la 4-a jarcento pluraj regantoj, inkluzive de Konstanteno la Granda, uzis la urbon kiel unu el la okcidentaj imperiaj rezidejoj. Monumentaj konstruaĵoj kiel la imperiestraj termobanejoj aŭ la Konstantena baziliko atestas pri tiu epoko ankoraŭ hodiaŭ. Kun alta kvincifera populacio en la jaro 300, do per loĝantaro de preskaŭ 100 000 homoj, Augusta Treverorum, nun foje nomata Treveris, estis la plej granda urbo norde de Alpoj kaj tiel havis la statuson de mondurbo.

La romiaj konstruaĵoj, kiuj konserviĝis ĝis hodiaŭ, estis deklaritaj Monda heredaĵo de Unesko en 1986 kune kun la pli posta, mezepoka kristana katedralo de la urbo.

Plej konataj konstruaĵoj de la romia Treviro estas la romia "Nigra pordego", latine nomata Porta Nigra, kaj la imperiestraj termobanejoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search